| La Esperanta fadeno | |
|
+7Llŭngua-Puerchîsca Seweli SATIGNAC Emanuelo Kotave Aquila Ex Machina Nemszev 11 participants |
|
Auteur | Message |
---|
Emanuelo
Messages : 1402 Date d'inscription : 28/07/2013 Localisation : Strasbourg
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Jeu 2 Avr 2015 - 8:25 | |
| Dankon!
Mi korektis. Mi ĉiam havis problemojn kun la -es tabelvortoj, mi ĝenerale evitas uzi ilin ^^. | |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Jeu 2 Avr 2015 - 19:36 | |
| Hodiaù postagmeze, mi atendas esperantistan amikon mian, kiu cetere instruas la anglan en najbara anglokursejo... Lin interesegas babili en esperanto (mi ne sukcesis malkonvinki lin) char neniam havis okazon tion fari antaù ol ekkoni min... |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Jeu 2 Avr 2015 - 19:40 | |
| - Patrick Chevin a écrit:
- Hodiaù postagmeze, mi atendas esperantistan amikon mian, kiu cetere instruas la anglan en najbara anglokursejo... Lin interesegas babili en esperanto (mi ne sukcesis malkonvinki lin) char neniam havis okazon tion fari antaù ol ekkoni min...
Tamen ekzistas klubo en Pernambuko. Kial li ne vizitas ĝin? |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Ven 3 Avr 2015 - 1:29 | |
| Nekredeble! Kaj chiuj junaghas!... Mi ja informos lin pri la arangho, kvankam dista (Caruaru)... |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Ven 3 Avr 2015 - 2:33 | |
| - Patrick Chevin a écrit:
- Nekredeble! Kaj chiuj junaghas!... Mi ja informos lin pri la arangho, kvankam dista (Caruaru)...
Nu, se mi bone memoras, tiu ĉi respondo estis tute malsama kiam mi unue legis ĝin! |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Ven 3 Avr 2015 - 3:28 | |
| - Silvano a écrit:
- Patrick Chevin a écrit:
- Nekredeble! Kaj chiuj junaghas!... Mi ja informos lin pri la arangho, kvankam dista (Caruaru)...
Nu, se mi bone memoras, tiu ĉi respondo estis tute malsama kiam mi unue legis ĝin! Mi ja shanghis ghin post viziti la ligitan retadreson... |
|
| |
Emanuelo
Messages : 1402 Date d'inscription : 28/07/2013 Localisation : Strasbourg
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Sam 25 Avr 2015 - 10:05 | |
| Do, estos Seulo kiu gastigos la 102an UKon: http://uea.org/gk/575a1 . Mi estis certa ke Montrealo estos elektita... Estos venontan fojon, Silvano! Mi esperas ke la financoj de UEA ne tro suferos pro tiu decido. | |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Dim 26 Avr 2015 - 3:42 | |
| Dankon pro la informo. Mi fakte eksciis ĝin per via mesaĝo. |
|
| |
Emanuelo
Messages : 1402 Date d'inscription : 28/07/2013 Localisation : Strasbourg
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Lun 20 Juil 2015 - 16:59 | |
| - Silvano a écrit:
- Emanuelo a écrit:
- Silvano a écrit:
- Neniam. Sed mi skribas en Esperanto...
Precize. Esperantistoj — samkiel apogantoj de ĉiuj IHLoj — kelkfoje ne ŝatas ke oni kritikas Esperanton. Ĉu mi havas malbonan kaj malĝustan bildon de la Esperantistaro laŭ vi? Eble. Esperantistoj ne ŝatas ke neEsperantistoj kritikas Esperanton. Sed multaj Esperantistoj interesiĝas pri lingvoj, naturaj au ne, kaj la plej bona maniero prezenti tiujn estas kompari kun E-o, ĉu ne?
Tamen, Esperantistoj ja konsistas el diversaj homoj kun diversaj pensmanieroj. Ĉu vi iros al Lillo? Mi eble tro ofte aŭdas la kontraŭesperantan propagandon ^^. Malfeliĉe, mi ne povos iri al Lillo. Estas granda malĝojo por mi, mi vidas miajn esperantistajn konatulojn prepariĝi, kaj mi restos hejme... fakte ne hejme, mi vojaĝos ĝis Stokholmo dum la UK, sed tamen, mi ege ŝatus partopreni. Sed mi partoprenos al la ekumena kongreso tuj post la UK, kiu okazos miaurbe, en Strasburgo. Ĉar mia koramikino ne estas esperantistino, do ne povas partopreni kun mi, mi ne volas foriri sole dum unu plena semajno. Do mi partoprenas al aranĝoj kiam ili okazas proksime de mia urbo . | |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Lun 20 Juil 2015 - 17:01 | |
| Bone vojaĝon, do.
Sed memoru, ke UK ĉiam ofertas kursojn por gekomencantoj... |
|
| |
Emanuelo
Messages : 1402 Date d'inscription : 28/07/2013 Localisation : Strasbourg
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Lun 20 Juil 2015 - 17:09 | |
| - Silvano a écrit:
- Bone vojaĝon, do.
Sed memoru, ke UK ĉiam ofertas kursojn por gekomencantoj... Dankon! Mi antaŭĝojas, interalie ĉar ni havas tro varman temperaturon nuntempe en Strasburgo. Mi malfacile eltenas ĝin... Mi ŝatus vivi en Kebekio ! Fakte, ŝi estas pli malesperantistino ol neesperantistino ^^. Iam mi venigis ŝin al kunveno esperantista en Strasburgo, kaj ŝi havis malbonan tempon. Ŝi diris al mi poste iom ŝokite: "mi ne povas kompreni ke gehomoj parolas lingvon kiu ne ekzistas"... | |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Lun 20 Juil 2015 - 17:13 | |
| - Emanuelo a écrit:
- Dankon! Mi antaŭĝojas, interalie ĉar ni havas tro varman temperaturon nuntempe en Strasburgo. Mi malfacile eltenas ĝin... Mi ŝatus vivi en Kebekio !
Estis tre varme kaj malseke dum la lastaj tagoj. Ankau ni havas niajn tro varmajn periodojn. |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Mer 22 Juil 2015 - 16:05 | |
| Chu nepre Lillo ? Chu oni prononcu [lil-lo] ? Chu ne plibone "Rejslo" ?
Dernière édition par Patrick Chevin le Mer 19 Aoû 2015 - 0:48, édité 2 fois |
|
| |
Emanuelo
Messages : 1402 Date d'inscription : 28/07/2013 Localisation : Strasbourg
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Mar 18 Aoû 2015 - 10:17 | |
| Por tiuj, kiuj scipovas la Internacian Lingvon, jen retigita Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, de Prino Vĕra Barandovská-Frank (unue papere eldonita en 1995, ĉe la eldonejo "Editura Universităţii"* el Sibiu-Hermannstadt) kiu ŝajnas interesa por ni, kiuj ne estas veraj interlingvistikistoj, sed iel iom.
Mi legis parton pri Volapuko, kaj se estas kelkaj detaloj kiuj al mi ne plaĉas (ekze "malgrandan signifon havis provoj revivigi ghin en la 30-aj jaroj", nu tio estas interlingvistike ege interesa kaj studinda, eĉ se iom malsukcesa movade), ĝi ŝajnas bone kaj serioze verkita, malgraŭ ke mankas fontindikoj (aŭ mi ne vidis ilin).
* : Mi ege ŝatas la apartajn literojn de la Rumana ^^. | |
|
| |
SATIGNAC
Messages : 2121 Date d'inscription : 06/11/2012 Localisation : Fustilhan
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Mar 18 Aoû 2015 - 23:44 | |
| - Patrick Chevin a écrit:
- Chu nepre Lillo ? Chu oni prononcu [lil-lo] ? Chu ne plibone Rejslo ?
Okcitane, oni povus trans-diri "Riscla" au " L'Iscla" [...d' Esnaut] | |
|
| |
Seweli
Messages : 1404 Date d'inscription : 19/12/2015
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Ven 11 Mar 2016 - 15:50 | |
| Saluton kaj dankon !
Mi ne plu estas esperantisto, sed mi ankoraŭ volas iĝi vere esperantlingvano, iam ;-) Laŭ mi, hodiaŭ ni estas en la prahistorio de la helplingvoj.
Do, se mi ŝatas esperanton, mi tute malŝatas la nune esperantuje pensado ke oni devas timi kaj ataki la aliajn helplingvojn. Oni pretendas ke oni volas efikecon, sed praktike oni luktas kontraŭ diverseco. Tamen, diverseco estas vivo, kaj finfine : diverseco kunportas efikecon. Mi esperas ke esperantujo ŝanĝiĝos pri tio, por iĝi la centro de activismo kaj esploro pri por kaj per helplingvoj. | |
|
| |
Emanuelo
Messages : 1402 Date d'inscription : 28/07/2013 Localisation : Strasbourg
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Ven 11 Mar 2016 - 16:01 | |
| Saluton!
Fakte, Esperantistoj estas ofte malfermaj al la aliaj helplingvoj kaj iliaj subtenantoj. Sed la istoj de aliaj helplingvoj ŝatadas ataki Esperanton, ĉar estas la plej potenca rivalo; Esperantistoj nur respondas. Tamen kiel ĉie, estas homoj kiuj pensas ke nur ili havas la veron, kaj do tute ne ŝatas aliajn lingvojn (estas eĉ Esperantistoj kiuj volas ke la naciaj lingvoj malaperu, sed ili estas eteta malplimulto). | |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Ven 11 Mar 2016 - 16:08 | |
| - sevecyo a écrit:
- Saluton kaj dankon !Mi ne plu estas esperantisto, sed mi ankoraŭ volas iĝi vere esperantlingvano, iam ;-)
Kontraudiraĵo! Se vi uzas Esperanton, vi estas Esperantisto! - Citation :
- 5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.
Fonto |
|
| |
Emanuelo
Messages : 1402 Date d'inscription : 28/07/2013 Localisation : Strasbourg
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Ven 11 Mar 2016 - 16:21 | |
| Estiĝas demando: ĉu oni ne altrudadas Esperantistecon tiel? | |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Ven 11 Mar 2016 - 16:24 | |
| - Emanuelo a écrit:
- Estiĝas demando: ĉu oni ne altrudadas Esperantistecon tiel?
Lau mi ne. Oni mem decidas lerni kaj uzi la lingvon. Se vi lernas kaj uzas la latinan, vi estas latinisto, ĉu ne? Same por Esperanto. |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Sam 12 Mar 2016 - 14:56 | |
| Rezignu, Sevecyo, ambaù ni estas esperantistoj, vole-nevole... |
|
| |
Seweli
Messages : 1404 Date d'inscription : 19/12/2015
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Sam 12 Mar 2016 - 19:36 | |
| | |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Sam 12 Mar 2016 - 21:22 | |
| - sevecyo a écrit:
- Neniam !
Esperantisto: uzanto de Esperanto. Vi uzas Esperanto, do... |
|
| |
Invité Invité
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Lun 14 Mar 2016 - 4:35 | |
| Mi estas esperantisto kaj jolikisto |
|
| |
Emanuelo
Messages : 1402 Date d'inscription : 28/07/2013 Localisation : Strasbourg
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno Lun 14 Mar 2016 - 9:05 | |
| La Franca movado provas apartigi (en la Franca, memkompreneble) la vorton espérantophone de la vorto espérantiste. Mi ne bone komprenis kial, sed ŝajnas ke estas por iel modernigi la bildon de Esperanto.
Sed en Esperanto ja, Esperantisto tradukas kaj espérantophone kaj espérantiste. Do, trankviliĝu, diri en Esperanto ke vi estas Esperantisto ne nepre signifas en la Franca ke vi estas espérantiste :-) . | |
|
| |
Contenu sponsorisé
| Sujet: Re: La Esperanta fadeno | |
| |
|
| |
| La Esperanta fadeno | |
|